wroque Abril 7th, 2008
Feliĉe la dua esperanto-kurso de Salvadoro startis bonpaŝe. La unua leciono (la 29an de marto 2008) konsistis el prelego pri la Tutmonda Lingvoproblemo kaj el prezento de Esperanto kiel bonega solvo por tio. Tiam venis 26 personoj krom Eduardo kaj Vilhelmo (kelkaj el ili ne venis al la dua). La dua leciono (la 5an de aprilo 2008) konsistis el rektmetoda enkonduko pri profesioj kaj aĝo (venis entute 26 personoj denove, kelkaj evidente estas novaj kaj laŭdire ili daŭre venos poste).
Jen du fotoj dum la dua leciono:


Jen aliaj fotoj dum kafumado:


Eduardo NAVAS Marzo 11th, 2008
Jen la informo:

Oni ankaŭ devas mencii ke ni havas novan emblemon:

Tre koran dankon Vilhelmo!!
Eduardo NAVAS Febrero 11th, 2008
Jen novaj titolbildoj por nia retejo, unu verda por la esperantlingva versio:
Titolbildo por la esperanta versio

kaj alia blua por la hispanlingva:

Disponeblas ambaŭ en xcf-formato (de GIMP) kaj en jpg-formato en nia sekcio Elŝutejo. Ili estas nun tute salvadoraj (la antaŭaj venis kune kun la XHTML-ŝablono el kiu mi faris la retejon kaj montris pejzaĝojn de fremdaj lokoj :P).
La nuna pejzaĝo estas foto de la lago Ilopango, proksime de la salvadora ĉefurbo.
Aperas mapoj de Ameriko kaj de Centra Ameriko. Kaj por montri la lokon de nia lando (pro tio ke kelkaj personoj
ne scias kie kuŝas Salvadoro), en la amerika mapo aperas ruĝkolore rimarkita, la kontinenta centra regiono (Centra Ameriko); kaj en la centramerika mapo aperas malhele rimarkita nia malgranda lando.
Kaj laste sed ne balaste, aperas nia nacia birdo, Torogoz, Talapo aŭ Guardabarranco. Vere belega birdo kiu interalie estas blua kaj verda.
Eduardo NAVAS Noviembre 29th, 2007
Antaŭ du tagoj, Eduardo ricevis kvin ekzemplerojn de la kvara ĉi-jara numero de “Kontakto” (unu el la revuoj de TEJO). Ilin li ricevis ĉar en tiu numero aperas artikolo verkita de li pri unu el pluraj amasbuĉoj okazintaj en Salvadoro dum la civitana milito.
Lokaj esperantistoj decidu kiel disdoni tiujn ekzemplerojn. Eble ni povus donaci al bibliotekoj… tamen, ĉu tiu utilos iel??
Ni pridiskutu tion.

Eduardo NAVAS Noviembre 24th, 2007
Eduardo NAVAS vojaĝis al Kostariko inter la 2a kaj 8a de novembro.
Legu ĝin ĉi tie.
