Gekoreoj venos al Salvadoro
Eduardo NAVAS Diciembre 25th, 2007
Je la 28a de oktobro Eduardo NAVAS ricevis retmesaĝon de SO Gilsu (고구려), korea esperantisto kiu anoncis ke vizitos la tutan Mezamerikon kun la celo esplori pri la temo “La antikva historio de Mezameriko”. Same kiel multaj aliaj, SO Gilsu malakceptas la tro simpligan onidiron ke “Kristoforo KOLUMBO eltrovis unuafoje Amerikon”.
Li kaj lia edzino, I Ungum, travojaĝos Mezamerikon de la 12a de decembro 2007 ĝis la 15a de januaro 2008. En Salvadoro ili volas viziti nian nacian muzeon pri antropologio “David J. Guzmán” kaj niajn tri precipajn majaajn ruinojn: Joya de Cerén, San Andrés kaj Tazumal.
Certe ni devas prepari ĉion por ke ilia vojaĝo estu plej efika kiel eble. Ili alvenos al nia lando la 28an de decembro je la 6:30 ptm kaj deiros la 31an de decembro je la 9:00 atm (vidu nian kalendaron).
La retmesaĝo sendita de SO Gilsu al mezamerikaj esperantistoj estas publikigita ĉi tie.
![]()