Movimiento Esperantista Salvadoreño Blog sobre el Esperanto en el Salvador

A chinese lion statue

FallSeason1.0 is a free, lightweight, tableless, fluid W3C-compliant WordPress Theme by Sadish Bala, based on a design by NodeThirtyThree.
You're free to dissect, manipulate and use it to your heart's content. We only ask that you link back to the designer and the developer in some way. If you find this design useful, feel free to let us know :)

You can find more of our free work at nodethirtythree.com and in wpthemepark.com.

This one shows up only in the index page, and its content comes from intro.php file.

La dua kurso startis bonpaŝe

wroque Abril 7th, 2008

Feliĉe la dua esperanto-kurso de Salvadoro startis bonpaŝe. La unua leciono (la 29an de marto 2008) konsistis el prelego pri la Tutmonda Lingvoproblemo kaj el prezento de Esperanto kiel bonega solvo por tio. Tiam venis 26 personoj krom Eduardo kaj Vilhelmo (kelkaj el ili ne venis al la dua). La dua leciono (la 5an de aprilo 2008) konsistis el rektmetoda enkonduko pri profesioj kaj aĝo (venis entute 26 personoj denove, kelkaj evidente estas novaj kaj laŭdire ili daŭre venos poste).

Jen du fotoj dum la dua leciono:

unua foto

dua foto

Jen aliaj fotoj dum kafumado:

alia foto

alia foto

La kurso iras, finfine!!

Eduardo NAVAS Marzo 11th, 2008

Jen la informo:

Esperanto-kurso en Salvadoro

Oni ankaŭ devas mencii ke ni havas novan emblemon:

Salvadora Esperanto-Movado

Tre koran dankon Vilhelmo!!

Novaj titolbildoj por nia retejo

Eduardo NAVAS Febrero 11th, 2008

Jen novaj titolbildoj por nia retejo, unu verda por la esperantlingva versio:
Titolbildo por la esperanta versio
Titolbildo por la esperanta versio
kaj alia blua por la hispanlingva:
Titolbildo por la hispanlingva versio

Disponeblas ambaŭ en xcf-formato (de GIMP) kaj en jpg-formato en nia sekcio Elŝutejo. Ili estas nun tute salvadoraj (la antaŭaj venis kune kun la XHTML-ŝablono el kiu mi faris la retejon kaj montris pejzaĝojn de fremdaj lokoj :P).

La nuna pejzaĝo estas foto de la lago Ilopango, proksime de la salvadora ĉefurbo.

Aperas mapoj de Ameriko kaj de Centra Ameriko. Kaj por montri la lokon de nia lando (pro tio ke kelkaj personoj ;-) ne scias kie kuŝas Salvadoro), en la amerika mapo aperas ruĝkolore rimarkita, la kontinenta centra regiono (Centra Ameriko); kaj en la centramerika mapo aperas malhele rimarkita nia malgranda lando.

Kaj laste sed ne balaste, aperas nia nacia birdo, Torogoz, Talapo aŭ Guardabarranco. Vere belega birdo kiu interalie estas blua kaj verda.

Gekoreoj venos al Salvadoro

Eduardo NAVAS Diciembre 25th, 2007

Je la 28a de oktobro Eduardo NAVAS ricevis retmesaĝon de SO Gilsu (고구려), korea esperantisto kiu anoncis ke vizitos la tutan Mezamerikon kun la celo esplori pri la temo “La antikva historio de Mezameriko”. Same kiel multaj aliaj, SO Gilsu malakceptas la tro simpligan onidiron ke “Kristoforo KOLUMBO eltrovis unuafoje Amerikon”.

Li kaj lia edzino, I Ungum, travojaĝos Mezamerikon de la 12a de decembro 2007 ĝis la 15a de januaro 2008. En Salvadoro ili volas viziti nian nacian muzeon pri antropologio “David J. Guzmán” kaj niajn tri precipajn majaajn ruinojn: Joya de Cerén, San Andrés kaj Tazumal.

Certe ni devas prepari ĉion por ke ilia vojaĝo estu plej efika kiel eble. Ili alvenos al nia lando la 28an de decembro je la 6:30 ptm kaj deiros la 31an de decembro je la 9:00 atm (vidu nian kalendaron).

La retmesaĝo sendita de SO Gilsu al mezamerikaj esperantistoj estas publikigita ĉi tie.

Mezameriko

Kvin ekzemplerojn de “Kontakto”

Eduardo NAVAS Noviembre 29th, 2007

Antaŭ du tagoj, Eduardo ricevis kvin ekzemplerojn de la kvara ĉi-jara numero de “Kontakto” (unu el la revuoj de TEJO). Ilin li ricevis ĉar en tiu numero aperas artikolo verkita de li pri unu el pluraj amasbuĉoj okazintaj en Salvadoro dum la civitana milito.

Lokaj esperantistoj decidu kiel disdoni tiujn ekzemplerojn. Eble ni povus donaci al bibliotekoj… tamen, ĉu tiu utilos iel??

Ni pridiskutu tion.

Kontakto

Raporteto pri la vojaĝo de Eduardo NAVAS al Kostariko

Eduardo NAVAS Noviembre 24th, 2007

Eduardo NAVAS vojaĝis al Kostariko inter la 2a kaj 8a de novembro.

Legu ĝin ĉi tie.

Kostariko